Kaj dum ili manĝis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al ili, kaj diris:Prenu; ĉi tio estas mia korpo. Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj ĉiuj trinkis el ĝi. Kaj li diris al ili:Ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj. Vere mi diras al vi:Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan en la regno de Dio.
Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.
Ĉi tiun tagon, Jesuo manĝis la Sanktan Manĝon kun lia disĉiploj. Li
lavis iliajn pedojn kaj li diris, "Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke
vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi." Dum ili manĝis, li prenis
panon, dispecigis ĝin, kaj donis al ili. Li diris, "Prenu; ĉi tio estas
mia korpo." Li prenis kalikon kaj li diris, "Ĉi tio estas mia sango kiu
estas elverŝata por multaj."
Ĉi tiun tagon, Judas Iskariota perfidis
Jesuon. En la loko nomata Getsemaneo, Jesuo preĝis. Oni arestis kaj
torturis lin. Petro malkonfesis, ke li konis lin. Ĉiuj la disĉiploj
forlasis lin.
Terura tago.
Dum la monato de julio [2014], en SES-Nitra, mi malkovris hajkojn.
... Ho, jes! Mi ne konis tiun poemtipon, kiu, ŝajne, estas aparte amata de multaj esperantistoj.
Kaj vi? Ĉu vi konas ĝin? Se hazarde vi ne konas, mi diros nur ke hajkoj estas japanstilaj poemetoj, enhavantaj nur 3 versojn, de 5, 7 kaj 5 silaboj. Rimoj ne estas devigaj, devigas tamen ia aludo al unu el la 4 sezonoj. Bona hajko devus ankaŭ enhavi neatenditan aŭ subitan ŝanĝon en la vidpunkto.
Mi ŝatas verki, sed mi ne verkas kutime poeziaĵojn. Tamen la novaĵo naskis en mi emon provi. Kial ne? Bedaŭrinde mi malkomprenis la eksplikojn, kaj mia provo kreis "malhajkon" aŭ "pseŭdo-hajkon" anstataŭ vera hajko: 7, 5, 7 silaboj (aŭ 8, 5, 9) anstataŭ 5, 7, 5. Jen la rezulto de mia klopodo:
__ Tendumi ĉe l' ombra arbo
__ tra l' aer' pura
__ kaj poste reiri ien.
(Nitra, 13.07.2014)
Mi lernis ke, malsame al kelkaj naturaj lingvoj, "ombra arbo" eĉ en poemoj ne estas normale legata (ne estas: "ombrārboj" kun longa "a"), kvankam, se mi bone komprenis, tiu lego estas permesata en maloftaj okazoj. Simile, "re-i-ri-i-en" enhavas 5 silabojn, kvankam en multaj lingvoj "ei" estas nur 1 silabo kaj iri_ien estas legata ("rei-ri_i-en" valorus 3 silabojn).
Ĉi sube mia klopodo rekonduki la antaŭan "pseŭdo-hajkon" al 7-5-7:
__ Tendoj ĉe l' ombra arbo
__ tra l' aer' pura
__ poste reiros ien.
(Albano, 07.08.2014)
Kompreneble, en ege mallonga poemo, ĉiu vorto gravegas. Oni demandis min pri la vorto "tra". Mi taksas ĝin poezia, ĉar ĝi sufloras imagon ne tute realan, sed realan parte. La tendoj estas reale "en" la aero pura kaj ne lokŝanĝas tra la aero; sed la sento de la poemo estas pri la movo: la tendoj, alvenintaj de ien, reiros en la saman, nekonatan lokon. Do la vorto "tra" rompas la ŝajnan senmovon de la tendoj "ce l'ombra arbo" kaj elvokas la vojaĝon de la tendoj ne strate sed spirite.
La fina vorto "ien" aldonas la malcerton de la spektanto. Ni (la spektantoj, ne la tendoloĝantaj) scias ke la tendoj reiros, sed ne scias kien. La mistero regas por ni ĉion pri la vojaĝo, krom la nura fakto, ke la tendoj ne restos eterne, ke la vojaĝo certe okazos.
Sed hajkoj daŭre ŝajnas al mi tre mallongaj. Mankas en mia poeziaĵo la ideo ke la tendoj estas kiel la homoj mem, kaj ilia vojaĝo kiel la vivo mem. Foje ni restas mallonge, kaj poste denove marŝas laŭ la misteraj vojoj de nia vivo.
Sed mi ne sukcesis enhavigi ankaŭ tion en tiom malmultaj silaboj.
Raffaele Del Re, 7-8-aŭg-2014 (etaj korektoj: 15-mar-2017)
(La Norda Maro, la strando el fajna sablo kaj la haveno de Dunkirko kun ĝia lumturmo / Mi fotis en Marto 2013)
En Novembro 2008, mi provis traduki
la famkonatan kanzonon de Jacques Brel "Le Plat Pays"...
Malfacila laboro... eĉ pretendema por komencinto kiel mi... Bonvolu pardoni miajn erarojn kaj mallertaĵojn...
Ĉar mi ne estas naturdotita poeto (nek sperta esperantisto), mi tradukis preskaŭ laŭvorte sen rimoj aŭ versfaradaj reguloj; mi tamen provis respekti la ritmon de tiu admirinda kanto...
Originala franca teksto :
Avec la mer du Nord pour dernier terrain vague
Et des vagues de dunes pour arrêter les vagues
Et de vagues rochers que les marées dépassent
Et qui ont à jamais le coeur à marée basse
Avec infiniment de brumes à venir
Avec le vent de l'est écoutez-le tenir
Le plat pays qui est le mien.
Avec des cathédrales pour uniques montagnes
Et de noirs clochers comme mâts de cocagne
Où des diables en pierre décrochent les nuages
Avec le fil des jours pour unique voyage
Et des chemins de pluie pour unique bonsoir
Avec le vent d'ouest écoutez-le vouloir
Le plat pays qui est le mien.
Avec un ciel si bas qu'un canal s'est perdu
Avec un ciel si bas qu'il fait l'humilité
Avec un ciel si gris qu'un canal s'est pendu
Avec un ciel si gris qu'il faut lui pardonner
Avec le vent du nord qui vient s'écarteler
Avec le vent du nord écoutez-le craquer
Le plat pays qui est le mien.
Avec de l'Italie qui descendrait l'Escaut
Avec Frida la Blonde quand elle devient Margot
Quand les fils de novembre nous reviennent en mai
Quand la plaine est fumante et tremble sous juillet
Quand le vent est au rire, quand le vent est au blé
Quand le vent est au sud écoutez-le chanter
Le plat pays qui est le mien...
---------------------
Mia traduko :
Kun la Norda Maro kiel lasta vakejo
Kaj ondoj de dunoj por haltigi la ondojn
Svagaj rokoj kiujn la tajdoj transpasas
Kiuj por ĉiam havas la koron je refluo
Kaj kun senfine venontaj brumoj
Kun la eosta vento aŭskultu ĝin elteni
La plata land', jen mia land'.
Kun katedraloj kiel solsolaj montoj
Nigraj sonorilturoj kiel siaj kukmastoj
Kie ŝtonaj diabloj dekroŝas la nubojn
Kun la tagfadeno kiel solsola vojaĝo
Kaj pluvaj vojoj kiel solsola "Bonan nokton!"
Kun la uesta vento aŭskultu ĝin volonti
La plata land', jen mia land'.
Kun tiom malalta ĉielo ke perdiĝis kanalo
Kun tiom malalta ĉielo ke ĝi faras humilecon
Kun tiom griza ĉielo ke pendiĝis kanalo
Kun tiom griza ĉielo ke necesas pardonon
Kun la norda vento kiu venas sin kvaronigi
Kun la norda vento aŭskultu ĝin kraki
La plata land', jen mia land'.
Kun iom da Italio kiu sobirus la Skeldon
Kun Blondinul' Frida kiam ŝi iĝas Margot
Kiam la novembraj filoj al ni revenas en majo
Kiam la ebenaĵo vaporas kaj tremblas sub julio
Kiam la vento estas je rido kiam la vento estas je trikito
Kiam la vento estas je sudo aŭskultu ĝin kanti
La plata land', jen mia land' ...
NB: Dankon al Paŭl Peeraerts, kiu tre amike helpis min "iom poluri" la famkonatan lastan verson de ĉiuj strofoj.