eo

Kion vi serĉas en socia reto kiel kunligo.com? De la blogo de Raffaele Del Re

Estas pluraj sociaj retoj... ne, ne pluraj, multegaj!
Kelkaj estas tre famaj: Fejsbuko, Tvitero... Aliaj estas malpli famaj.
Mi estas en Fejsbuko sed mi ne ŝatas ĝin; mi estas en Ipernity, kiun mi ŝatis, sed nun Ipernity trairas malklaran tempon; mi provis eĉ Vk (Vkontakte) kaj pluajn... kaj mi serĉas pli taŭgan lokon. Ĉu kunligo estos tia?

Kion mi serĉas en socia reto? Sendube la ŝancon renkonti aliajn esperantistojn. Ankaŭ la eblon paroli pri interesaj temoj. Ankaŭ lokon kie interŝanĝi verketojn, kie sciigi aŭ ekscii eventojn, kie interparoli esperante. Kaj mi ankaŭ alte taksas mian liberon kaj miajn rajtojn (mi volonte uzas licensojn kiel Creative Commons, sed mi ŝatas, kiam eblas, klare scii).

Aliaj homoj ŝatas sciigi al ĉiuj sian ĉiutagan vivon aŭ gardi siajn fotojn aŭ paroli pri politiko aŭ sano aŭ religio aŭ montri siajn vojaĝojn ktp. Ĉiu homo estas malsama.

Kaj vi? Kion vi serĉas en socia reto? Aŭ kion vi emas serĉi en tiu momento de via vivo?
Amike



Kunhavigi:
     Sekva blogaĵo
     Blog-ĉefpaĝo

La Muro

No comments
You need to sign in to comment

Afiŝo

Per Raffaele Del Re
Aldonita Mar 6

Tags

Rate

Your rate:
Total: 5 (1 rates)

Arkivoj