eo

Uzantaj blogoj

Tag search results for: "fabelo"
Katrino

 

 

 

Estis iam maljunulo sidanta ĉe la enirejo de Azia urbo. Iu junulo alproksimiĝis al li, kaj diris :

« Mi neniam venis ĉi tien. Kiaj estas ĉi-tieaj homoj?

Per demando la maljunulo respondis :

- Kiaj estis homoj en la urbo, de kie vi venis?

- Egoistaj kaj malbonaj. Cetere estas la kialo, pro kio mi estis tre ĝoja foriri de tiu urbo, diris la junulo.

La maljunulo tiam respondis :

- Ĉi tie samajn homojn vi trovos. »

 

Iomete poste, alia junulo alproksimiĝis al la maljunulo, kaj tute same kiel la unua junulo demandis :

« Mi ĵus alvenis en la regionon. Kiaj estas homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu urbo?

La maljunulo denove per demando respondis :

- Diru, junulo, kiaj estis homoj en la urbo, el kiu vi foriris?

- Tie ili estis afablaj, bonkoraj kaj honestaj, el ili mi havis bonajn amikojn. Forlasi la urbon estis por mi tre malfacile.

- Ĉi tie samajn homojn vi renkontos. », respondis la maljunulo. 

 

Komercisto, kiu trinkigis siajn kamelojn ne for, tute aŭdis la du interparolojn. Kaj tuj post la foriro de la dua junulo, al la maljunulo li riproĉe diris :

« Kial vi respondis tute same al la du demandoj de tiuj ambaŭ junuloj ?

- En la koro, ĉiu portas sian mondon. Kaj kiu malfermas sian koron, ŝanĝas ankaŭ sian rigardon sur aliuloj. », respondis la maljunulo.


 

Tradukis Katrino

EnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrer
Katrino




Estis iam reĝo deziranta doni premion al artisto, kiu faros la plej belan pentraĵon pri la paco.


Tion provis pluraj artistoj.


Ĉiuj pentraĵoj estis ekzamenataj de la reĝo, sed el ili nur du li amis, kaj inter tiuj du, li devis ankoraŭ elekti unu.

La unua bildo prezentis kvietan lagon. La lago estis perfekta spegulo de grandiozaj ĉirkaŭaj montoj. Super la montoj estis blua ĉielo kun kelkaj blankaj nuboj. Ĉiuj, kiuj vidis tiun pentraĵon, pensis, ke pacon la bildo perfekte esprimis.

Montojn ankaŭ la alia pentraĵo havis. Sed tiuj estis krutaj, rokaj, kaj la supro senarba. Super la montoj estis ŝtorma ĉielo kun pluvo kaj fulmoj, kaj apud staris ega akvofalo. Ĉio ĉi tute ne similis al la paco.

Sed, post atenta rigardo,  la reĝo ekrimarkis malantaŭ la faloakvo arbeton kreskantan sur roko. En la arbeto, birdoj sukcesis konstrui sian neston. Kaj ĉi tie, meze de la tumulta akvokirlo estis sidanta birda panjo sur sia nesto... en plena  kvieteco.

La reĝo elektis la duan pentraĵon, kaj klarigis : « La paco ne volas diri vivi en iu loko, kie neniaj bruoj aŭ malordoj ekzistas. Ne... La paco volas diri esti meze de ĉia ajn maltrankvileco, kaj ankaŭ esti daŭre en stato de sereneco en sia koro. »

 

Tradukis Katrino, 2016




EnregistrerEnregistrerEnregistrer
Katrino Mar 31 · Taksi: 5 · Etikedoj: fabelo, la senco de la paco, paco