eo

Uzantaj blogoj

Tag search results for: "hajkoj"
Raffaele Del Re
Mi kopias ĉi sube, kun etaj korektoj, la artikolon kiun mi skribis en Ipernity en 2014.
La titolo estis: PRI HAJKOJ - NOVA EKKONO (tiam)

Dum la monato de julio [2014], en SES-Nitra, mi malkovris hajkojn.


... Ho, jes! Mi ne konis tiun poemtipon, kiu, ŝajne, estas aparte amata de multaj esperantistoj.


Kaj vi? Ĉu vi konas ĝin? Se hazarde vi ne konas, mi diros nur ke hajkoj estas japanstilaj poemetoj, enhavantaj nur 3 versojn, de 5, 7 kaj 5 silaboj. Rimoj ne estas devigaj, devigas tamen ia aludo al unu el la 4 sezonoj. Bona hajko devus ankaŭ enhavi neatenditan aŭ subitan ŝanĝon en la vidpunkto.


Mi ŝatas verki, sed mi ne verkas kutime poeziaĵojn. Tamen la novaĵo naskis en mi emon provi. Kial ne? Bedaŭrinde mi malkomprenis la eksplikojn, kaj mia provo kreis "malhajkon" aŭ "pseŭdo-hajkon" anstataŭ vera hajko: 7, 5, 7 silaboj (aŭ 8, 5, 9) anstataŭ 5, 7, 5. Jen la rezulto de mia klopodo:

__ Tendumi ĉe l' ombra arbo

__ tra l' aer' pura

__ kaj poste reiri ien.

(Nitra, 13.07.2014)


Mi lernis ke, malsame al kelkaj naturaj lingvoj, "ombra arbo" eĉ en poemoj ne estas normale legata (ne estas: "ombrārboj" kun longa "a"), kvankam, se mi bone komprenis, tiu lego estas permesata en maloftaj okazoj. Simile, "re-i-ri-i-en" enhavas 5 silabojn, kvankam en multaj lingvoj "ei" estas nur 1 silabo kaj iri_ien estas legata ("rei-ri_i-en" valorus 3 silabojn).


Ĉi sube mia klopodo rekonduki la antaŭan "pseŭdo-hajkon" al 7-5-7:

__ Tendoj ĉe l' ombra arbo

__ tra l' aer' pura

__ poste reiros ien.

(Albano, 07.08.2014)


Kompreneble, en ege mallonga poemo, ĉiu vorto gravegas. Oni demandis min pri la vorto "tra". Mi taksas ĝin poezia, ĉar ĝi sufloras imagon ne tute realan, sed realan parte. La tendoj estas reale "en" la aero pura kaj ne lokŝanĝas tra la aero; sed la sento de la poemo estas pri la movo: la tendoj, alvenintaj de ien, reiros en la saman, nekonatan lokon. Do la vorto "tra" rompas la ŝajnan senmovon de la tendoj "ce l'ombra arbo" kaj elvokas la vojaĝon de la tendoj ne strate sed spirite.


La fina vorto "ien" aldonas la malcerton de la spektanto. Ni (la spektantoj, ne la tendoloĝantaj) scias ke la tendoj reiros, sed ne scias kien. La mistero regas por ni ĉion pri la vojaĝo, krom la nura fakto, ke la tendoj ne restos eterne, ke la vojaĝo certe okazos.


Sed hajkoj daŭre ŝajnas al mi tre mallongaj. Mankas en mia poeziaĵo la ideo ke la tendoj estas kiel la homoj mem, kaj ilia vojaĝo kiel la vivo mem. Foje ni restas mallonge, kaj poste denove marŝas laŭ la misteraj vojoj de nia vivo.

Sed mi ne sukcesis enhavigi ankaŭ tion en tiom malmultaj silaboj.


Raffaele Del Re, 7-8-aŭg-2014 (etaj korektoj: 15-mar-2017)

Raffaele Del Re Mar 15 · Etikedoj: hajkoj