eo

Uzantaj blogoj

Tag search results for: "movado"
La Maljuna Viro


John Dumas blogas (angle) pri ligilo inter Teozofio kaj Esperanto.

"There was an odd overlap of the Esperanto movement and the theosophy movement, and so many early twentieth-century Esperantists were also Theosophists. The Theosophist advertised from time to time in Esperanto journals, and the Esperantists advertised from time to time in theosophy journals. Various Theosophic works were published in Esperanto, and Theosophic groups would have lectures on Esperanto."

Mi ne estas Teozofisto, kompreneble. Mi estas Metodista pastoro! Do, mi miris: ĉu povus esti ligilo inter la internacia lingvo kaj mia eklezio?

Mi scias pri sole unu eta ero da indikaĵo. En la unua eldono de "The Esperantist" (Novembro 1903) W.T. Stead skribis
"Esperantistoj ne utiligas maloptimistojn. Al "Giganto Malespero" Esperanto estas sigelata libro. Kaj Espero, kiel sia fratinvirto Fido, antaŭvidas je la estonteco, ridas je nepoveblecoj kaj diras "Ĝi devas fari." (Esperantists have no use for pessimists. To Giant Despair Esperanto is a sealed book. And Hope, like its sister grace Faith, looks to the future, laughs at impossibilities and says "It shall be done.")

Fakte, ĉi tiuj vortoj estas citaĵo el himno per Charles Wesley, kufondinto de la metodista movado. Jen:
Faith, mighty faith, the promise sees,
And looks to that alone;
Laughs at impossibilities,
And cries, “It shall be done!”

Mi demandu: ĉu iu scias, kiom da Esperantistoj dum la unuaj tagoj de la lingvo estis ankaŭ Metodistoj?
La Maljuna Viro May 3 '16 · Etikedoj: movado, metodismo
La Maljuna Viro
De Libera Folio
La kvanto de lernantoj en la anglalingva, reta Esperanto-kurso ĉe Duolingo jam superis 300.000. Ĉi-jare laŭplane estos lanĉita kurso por hispanlingvanoj. En postaj jaroj estas planataj kursoj interalie por ruslingvanoj kaj ĉinlingvanoj. La kurso nun havas proksimume 325.000 lernantojn kaj 5.000 homoj aktive lernas ĉiutage; 30 homoj diplomiĝas ĉiutage.
Legi plie...

Gratulon al Duolingo. La movado kreskas!
La Maljuna Viro Apr 2 '16 · Etikedoj: movado, kurso