eo

Uzantaj blogoj

Tag search results for: "tion forgesu !"
Katrino

                                                                                         


Aigles-5





Estas malnova indiana legendo, kiu rakontas, ke iam iu trovis aglan ovon, kaj ĝin demetis en neston de kortobirdo.


La aglido naskiĝis meze de kokidoj, kaj kun ili kune kreskis.


Dum sia tuta vivo, la aglo faradis tiel same, kiel ĉiu koko de kortobirdo normale faradas. Ĝi serĉis insektojn en la teron,  kaj alian nutraĵon. Ĝi ankaŭ klukis same kiel kortobirdo. Kaj kiam ĝi flugis, estis en plum-nubo kaj apenaŭ kelkajn metrojn.

mmEnregistrerEnregistrerEnregistrer


Pasis jaroj, kaj la aglo multe maljuniĝis. Iutage, ĝi ekvidis mirindan birdon ŝvebantan sur la sennuba ĉielo. La birdo profitis de suprenaj aerfluoj, por altenflugi preskaŭ ne movante siajn orajn flugilojn.


"Kia belega birdo !" diris nia aglo al siaj najbaroj. "Kio ĝi estas?"


"Estas Aglo, la reĝo de birdoj !" klukdiris iu najbarino. "Sed tion forgesu. Aglo neniam vi estos !"

Do tion la aglo neniam plu pensis.

Kaj ĝi mortis, kredante esti kortobirdo.



Tradukis Katrino

EnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrer
Katrino Apr 7 · Etikedoj: koko, aglo, tion forgesu !