eo

Uzantaj blogoj

La Maljuna Viro
Morgaŭo, kiu celas esti 'la "Huffington Post"  de Esperantujo' relanĉos en junio


Katrino


Tio okazas en vilaĝo, kiu vivadis ĝis antaŭ nelonge dank’al turismo, sed pro ekonomia krizo, en ĝi nun turistoj ne plu ĉeestas.


Por vivteni, ĉiuj prunteprenas al ĉiuj.

Sed iun tagon, post pluraj malfacilaj neenspezigaj monatoj, vojaĝanto fine alvenas en la vilaĝon, kaj petas ĉambron en la hotelo, pagante ĝin per unu monbileto de 100 €.

La turisto estas ankoraŭ eniranta en sian ĉambron, kiam la hotelisto jam ekkuras al viandisto, por enmanigi al li la ĵus-ricevitan bileton, kies sumon li ŝuldas.

Tiam la buĉisto tuj kuras alporti tiun bankbileton al kamparano, kiu lin viandproviantis.

Senprokraste la kamparano siavice hastas al amoristino por pagi kelkajn malnovajn elspezojn faritajn ĉe ŝi.


Tuje la amoristino rapidas iri en la hotelon de la komenco de la rakonto por pagi al la hotelisto ŝuldatan koston de la ĉambro jam uzita de ŝi pro sia laboro.

Sed, ĝuste kiam ŝi demetas la bileton de 100 € sur la tablon de la akceptejo, realvenas la turisto, kiu diras al la hotelisto, ke finfine la ĉambro ne plaĉas al li kaj ne plu volas ĝin. Monbileton sian li reprenas, kaj tuj eliras.

Estas tamen bona novaĵo : nenio estis elspezita, nek enspezita, nek perdita, kaj nun en la vilaĝo plu neniu havas ŝuldon.


Ĉu tio estus rimedo por solvi tutmondan ekonomian krizon?


Aŭ ĉu nova afiŝo por la grupo « Enigmoj » : http://kunligo.com/groups/193 ? :-))


Tradukis Katrino, 2015

EnregistrerEnregistrer
Katrino Apr 22 · Taksi: 5 · Komentoj: 2 · Etikedoj: eŭro, krizo, turismo, rimedo, ŝuldo
La Maljuna Viro


De la BBC

Bandaĝoj kiuj havas la kapablon detekti kiel vundo boniĝas eble lanĉiĝos dum la venonta jaro. La inteligentaj bandaĝoj uzos “5G” kaj nanoteknologio por komuniki kun kuracistoj pri la malsanulo.
La bandaĝo estas inventita ĉe la universitato de Swansea en Kimrujo
La Maljuna Viro


De El Popola Ĉinio

"La 16-an de aprilo ekfunkciis la unua aŭtomata biciklolasejo de Ĉinio en la Tianjin-a Universitato pri Teknologio kaj Edukado. La biciklokonservejo funkcias sen deĵoranto kiel inteligenta sistemo speciale por lasi kaj preni biciklojn. La tubforma konservejo, kun 8-metra diametro, altas je 8 metroj kaj povas enteni 120 biciklojn kun la radgrandeco de 20 ĝis 26 britaj coloj. Skaninte sian identeckarton aŭ studentkarton, oni povas rapide lasi pruntitan aŭ propran biciklon en la konservejo."

Remarkinda, ĉu ne?
La Maljuna Viro


de Sankta Marko 14: 17-26

Kaj kiam vesperiĝis, li venis kun la dek du. Kaj dum ili sidis kaj manĝis, Jesuo diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu manĝas kun mi. Kaj ili komencis malĝoji, kaj diri al li unu post la alia:Ĉu eble mi? Sed li diris al ili:Unu el la dek du, kiu trempas kun mi en la pladon. La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.

Kaj dum ili manĝis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al ili, kaj diris:Prenu; ĉi tio estas mia korpo. Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj ĉiuj trinkis el ĝi. Kaj li diris al ili:Ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj. Vere mi diras al vi:Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan en la regno de Dio.

Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.



Ĉi tiun tagon, Jesuo manĝis la Sanktan Manĝon kun lia disĉiploj. Li lavis iliajn pedojn kaj li diris, "Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi." Dum ili manĝis, li prenis panon, dispecigis ĝin, kaj donis al ili. Li diris, "Prenu; ĉi tio estas mia korpo." Li prenis kalikon kaj li diris, "Ĉi tio estas mia sango kiu estas elverŝata por multaj."
Ĉi tiun tagon, Judas Iskariota perfidis Jesuon. En la loko nomata Getsemaneo, Jesuo preĝis. Oni arestis kaj torturis lin. Petro malkonfesis, ke li konis lin. Ĉiuj la disĉiploj forlasis lin.

Terura tago.

La Maljuna Viro Apr 13 · Taksi: 5 · Komentoj: 3
Katrino

 


Estas malnova indiana legendo, kiu rakontas, ke iam iu trovis aglan ovon, kaj ĝin demetis en neston de kortobirdo.


La aglido naskiĝis meze de kokidoj, kaj kun ili kune kreskis.


Dum sia tuta vivo, la aglo faradis tiel same, kiel ĉiu koko de kortobirdo normale faradas. Ĝi serĉis insektojn en la teron kaj alian nutraĵon. Ĝi ankaŭ klukis same kiel kortobirdo. Kaj kiam ĝi flugis, estis en plumnubo kaj apenaŭ kelkajn metrojn.

mmEnregistrerEnregistrerEnregistrer


Pasis jaroj, kaj la aglo multe maljuniĝis. Iutage, ĝi ekvidis mirindan birdon ŝvebantan sur la sennuba ĉielo. La birdo profitis de suprenaj aerfluoj, por alten flugi preskaŭ ne movante siajn orajn flugilojn.


"Kia belega birdo !" diris nia aglo al siaj najbaroj. "Kio ĝi estas?"


"Estas Aglo, la reĝo de birdoj !" klukdiris iu najbarino. "Sed tion forgesu. Aglo neniam vi estos !"

Do tion la aglo neniam plu pensis.

Kaj ĝi mortis, kredante esti korta birdo.



Tradukis Katrino, 2016

EnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrer
Katrino Apr 7 · Etikedoj: koko, aglo, tion forgesu !
Katrino

 

 

 

Estis iam maljunulo sidanta ĉe la enirejo de Azia urbo. Iu junulo alproksimiĝis al li, kaj diris :

« Mi neniam venis ĉi tien. Kiaj estas ĉi-tieaj homoj?

Per demando la maljunulo respondis :

- Kiaj estis homoj en la urbo, de kie vi venis?

- Egoistaj kaj malbonaj. Cetere estas la kialo, pro kio mi estis tre ĝoja foriri de tiu urbo, diris la junulo.

La maljunulo tiam respondis :

- Ĉi tie samajn homojn vi trovos. »

 

Iomete poste, alia junulo alproksimiĝis al la maljunulo, kaj tute same kiel la unua junulo demandis :

« Mi ĵus alvenis en la regionon. Kiaj estas homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu urbo?

La maljunulo denove per demando respondis :

- Diru, junulo, kiaj estis homoj en la urbo, el kiu vi foriris?

- Tie ili estis afablaj, bonkoraj kaj honestaj, el ili mi havis bonajn amikojn. Forlasi la urbon estis por mi tre malfacile.

- Ĉi tie samajn homojn vi renkontos. », respondis la maljunulo. 

 

Komercisto, kiu trinkigis siajn kamelojn ne for, tute aŭdis la du interparolojn. Kaj tuj post la foriro de la dua junulo, al la maljunulo li riproĉe diris :

« Kial vi respondis tute same al la du demandoj de tiuj ambaŭ junuloj ?

- En la koro, ĉiu portas sian mondon. Kaj kiu malfermas sian koron, ŝanĝas ankaŭ sian rigardon sur aliuloj. », respondis la maljunulo.


 

Tradukis Katrino

EnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrer
Katrino




Estis iam reĝo deziranta doni premion al artisto, kiu faros la plej belan pentraĵon pri la paco.


Tion provis pluraj artistoj.


Ĉiuj pentraĵoj estis ekzamenataj de la reĝo, sed el ili nur du li amis, kaj inter tiuj du, li devis ankoraŭ elekti unu.

La unua bildo prezentis kvietan lagon. La lago estis perfekta spegulo de grandiozaj ĉirkaŭaj montoj. Super la montoj estis blua ĉielo kun kelkaj blankaj nuboj. Ĉiuj, kiuj vidis tiun pentraĵon, pensis, ke pacon la bildo perfekte esprimis.

Montojn ankaŭ la alia pentraĵo havis. Sed tiuj estis krutaj, rokaj, kaj la supro senarba. Super la montoj estis ŝtorma ĉielo kun pluvo kaj fulmoj, kaj apud staris ega akvofalo. Ĉio ĉi tute ne similis al la paco.

Sed, post atenta rigardo,  la reĝo ekrimarkis malantaŭ la faloakvo arbeton kreskantan sur roko. En la arbeto, birdoj sukcesis konstrui sian neston. Kaj ĉi tie, meze de la tumulta akvokirlo estis sidanta birda panjo sur sia nesto... en plena  kvieteco.

La reĝo elektis la duan pentraĵon, kaj klarigis : « La paco ne volas diri vivi en iu loko, kie neniaj bruoj aŭ malordoj ekzistas. Ne... La paco volas diri esti meze de ĉia ajn maltrankvileco, kaj ankaŭ esti daŭre en stato de sereneco en sia koro. »

 

Tradukis Katrino, 2016




EnregistrerEnregistrerEnregistrer
Katrino Mar 31 · Taksi: 5 · Etikedoj: fabelo, la senco de la paco, paco
Raffaele Del Re
Mi kopias ĉi sube, kun etaj korektoj, la artikolon kiun mi skribis en Ipernity en 2014.
La titolo estis: PRI HAJKOJ - NOVA EKKONO (tiam)

Dum la monato de julio [2014], en SES-Nitra, mi malkovris hajkojn.


... Ho, jes! Mi ne konis tiun poemtipon, kiu, ŝajne, estas aparte amata de multaj esperantistoj.


Kaj vi? Ĉu vi konas ĝin? Se hazarde vi ne konas, mi diros nur ke hajkoj estas japanstilaj poemetoj, enhavantaj nur 3 versojn, de 5, 7 kaj 5 silaboj. Rimoj ne estas devigaj, devigas tamen ia aludo al unu el la 4 sezonoj. Bona hajko devus ankaŭ enhavi neatenditan aŭ subitan ŝanĝon en la vidpunkto.


Mi ŝatas verki, sed mi ne verkas kutime poeziaĵojn. Tamen la novaĵo naskis en mi emon provi. Kial ne? Bedaŭrinde mi malkomprenis la eksplikojn, kaj mia provo kreis "malhajkon" aŭ "pseŭdo-hajkon" anstataŭ vera hajko: 7, 5, 7 silaboj (aŭ 8, 5, 9) anstataŭ 5, 7, 5. Jen la rezulto de mia klopodo:

__ Tendumi ĉe l' ombra arbo

__ tra l' aer' pura

__ kaj poste reiri ien.

(Nitra, 13.07.2014)


Mi lernis ke, malsame al kelkaj naturaj lingvoj, "ombra arbo" eĉ en poemoj ne estas normale legata (ne estas: "ombrārboj" kun longa "a"), kvankam, se mi bone komprenis, tiu lego estas permesata en maloftaj okazoj. Simile, "re-i-ri-i-en" enhavas 5 silabojn, kvankam en multaj lingvoj "ei" estas nur 1 silabo kaj iri_ien estas legata ("rei-ri_i-en" valorus 3 silabojn).


Ĉi sube mia klopodo rekonduki la antaŭan "pseŭdo-hajkon" al 7-5-7:

__ Tendoj ĉe l' ombra arbo

__ tra l' aer' pura

__ poste reiros ien.

(Albano, 07.08.2014)


Kompreneble, en ege mallonga poemo, ĉiu vorto gravegas. Oni demandis min pri la vorto "tra". Mi taksas ĝin poezia, ĉar ĝi sufloras imagon ne tute realan, sed realan parte. La tendoj estas reale "en" la aero pura kaj ne lokŝanĝas tra la aero; sed la sento de la poemo estas pri la movo: la tendoj, alvenintaj de ien, reiros en la saman, nekonatan lokon. Do la vorto "tra" rompas la ŝajnan senmovon de la tendoj "ce l'ombra arbo" kaj elvokas la vojaĝon de la tendoj ne strate sed spirite.


La fina vorto "ien" aldonas la malcerton de la spektanto. Ni (la spektantoj, ne la tendoloĝantaj) scias ke la tendoj reiros, sed ne scias kien. La mistero regas por ni ĉion pri la vojaĝo, krom la nura fakto, ke la tendoj ne restos eterne, ke la vojaĝo certe okazos.


Sed hajkoj daŭre ŝajnas al mi tre mallongaj. Mankas en mia poeziaĵo la ideo ke la tendoj estas kiel la homoj mem, kaj ilia vojaĝo kiel la vivo mem. Foje ni restas mallonge, kaj poste denove marŝas laŭ la misteraj vojoj de nia vivo.

Sed mi ne sukcesis enhavigi ankaŭ tion en tiom malmultaj silaboj.


Raffaele Del Re, 7-8-aŭg-2014 (etaj korektoj: 15-mar-2017)

Raffaele Del Re Mar 15 · Komentoj: 1 · Etikedoj: hajkoj
Pages: 1 2 3 »