eo

La blogo de Katrino


Tio okazas en vilaĝo, kiu vivadis ĝis antaŭ nelonge dank’al turismo, sed pro ekonomia krizo, en ĝi nun turistoj ne plu ĉeestas.


Por vivteni, ĉiuj prunteprenas al ĉiuj.

Sed iun tagon, post pluraj malfacilaj neenspezigaj monatoj, vojaĝanto fine alvenas en la vilaĝon, kaj petas ĉambron en la hotelo, pagante ĝin per unu monbileto de 100 €.

La turisto estas ankoraŭ eniranta en sian ĉambron, kiam la hotelisto jam ekkuras al viandisto, por enmanigi al li la ĵus-ricevitan bileton, kies sumon li ŝuldas.

Tiam la buĉisto tuj kuras alporti tiun bankbileton al kamparano, kiu lin viandproviantis.

Senprokraste la kamparano siavice hastas al amoristino por pagi kelkajn malnovajn elspezojn faritajn ĉe ŝi.


Tuje la amoristino rapidas iri en la hotelon de la komenco de la rakonto por pagi al la hotelisto ŝuldatan koston de la ĉambro jam uzita de ŝi pro sia laboro.

Sed, ĝuste kiam ŝi demetas la bileton de 100 € sur la tablon de la akceptejo, realvenas la turisto, kiu diras al la hotelisto, ke finfine la ĉambro ne plaĉas al li kaj ne plu volas ĝin. Monbileton sian li reprenas, kaj tuj eliras.

Estas tamen bona novaĵo : nenio estis elspezita, nek enspezita, nek perdita, kaj nun en la vilaĝo plu neniu havas ŝuldon.


Ĉu tio estus rimedo por solvi tutmondan ekonomian krizon?


Aŭ ĉu nova afiŝo por la grupo « Enigmoj » : http://kunligo.com/groups/193 ? :-))


Tradukis Katrino, 2015

EnregistrerEnregistrer

 


Estas malnova indiana legendo, kiu rakontas, ke iam iu trovis aglan ovon, kaj ĝin demetis en neston de kortobirdo.


La aglido naskiĝis meze de kokidoj, kaj kun ili kune kreskis.


Dum sia tuta vivo, la aglo faradis tiel same, kiel ĉiu koko de kortobirdo normale faradas. Ĝi serĉis insektojn en la teron kaj alian nutraĵon. Ĝi ankaŭ klukis same kiel kortobirdo. Kaj kiam ĝi flugis, estis en plumnubo kaj apenaŭ kelkajn metrojn.

mmEnregistrerEnregistrerEnregistrer


Pasis jaroj, kaj la aglo multe maljuniĝis. Iutage, ĝi ekvidis mirindan birdon ŝvebantan sur la sennuba ĉielo. La birdo profitis de suprenaj aerfluoj, por alten flugi preskaŭ ne movante siajn orajn flugilojn.


"Kia belega birdo !" diris nia aglo al siaj najbaroj. "Kio ĝi estas?"


"Estas Aglo, la reĝo de birdoj !" klukdiris iu najbarino. "Sed tion forgesu. Aglo neniam vi estos !"

Do tion la aglo neniam plu pensis.

Kaj ĝi mortis, kredante esti korta birdo.



Tradukis Katrino, 2016

EnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrer

 

 

 

Estis iam maljunulo sidanta ĉe la enirejo de Azia urbo. Iu junulo alproksimiĝis al li, kaj diris :

« Mi neniam venis ĉi tien. Kiaj estas ĉi-tieaj homoj?

Per demando la maljunulo respondis :

- Kiaj estis homoj en la urbo, de kie vi venis?

- Egoistaj kaj malbonaj. Cetere estas la kialo, pro kio mi estis tre ĝoja foriri de tiu urbo, diris la junulo.

La maljunulo tiam respondis :

- Ĉi tie samajn homojn vi trovos. »

 

Iomete poste, alia junulo alproksimiĝis al la maljunulo, kaj tute same kiel la unua junulo demandis :

« Mi ĵus alvenis en la regionon. Kiaj estas homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu urbo?

La maljunulo denove per demando respondis :

- Diru, junulo, kiaj estis homoj en la urbo, el kiu vi foriris?

- Tie ili estis afablaj, bonkoraj kaj honestaj, el ili mi havis bonajn amikojn. Forlasi la urbon estis por mi tre malfacile.

- Ĉi tie samajn homojn vi renkontos. », respondis la maljunulo. 

 

Komercisto, kiu trinkigis siajn kamelojn ne for, tute aŭdis la du interparolojn. Kaj tuj post la foriro de la dua junulo, al la maljunulo li riproĉe diris :

« Kial vi respondis tute same al la du demandoj de tiuj ambaŭ junuloj ?

- En la koro, ĉiu portas sian mondon. Kaj kiu malfermas sian koron, ŝanĝas ankaŭ sian rigardon sur aliuloj. », respondis la maljunulo.


 

Tradukis Katrino

EnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrer




Estis iam reĝo deziranta doni premion al artisto, kiu faros la plej belan pentraĵon pri la paco.


Tion provis pluraj artistoj.


Ĉiuj pentraĵoj estis ekzamenataj de la reĝo, sed el ili nur du li amis, kaj inter tiuj du, li devis ankoraŭ elekti unu.

La unua bildo prezentis kvietan lagon. La lago estis perfekta spegulo de grandiozaj ĉirkaŭaj montoj. Super la montoj estis blua ĉielo kun kelkaj blankaj nuboj. Ĉiuj, kiuj vidis tiun pentraĵon, pensis, ke pacon la bildo perfekte esprimis.

Montojn ankaŭ la alia pentraĵo havis. Sed tiuj estis krutaj, rokaj, kaj la supro senarba. Super la montoj estis ŝtorma ĉielo kun pluvo kaj fulmoj, kaj apud staris ega akvofalo. Ĉio ĉi tute ne similis al la paco.

Sed, post atenta rigardo,  la reĝo ekrimarkis malantaŭ la faloakvo arbeton kreskantan sur roko. En la arbeto, birdoj sukcesis konstrui sian neston. Kaj ĉi tie, meze de la tumulta akvokirlo estis sidanta birda panjo sur sia nesto... en plena  kvieteco.

La reĝo elektis la duan pentraĵon, kaj klarigis : « La paco ne volas diri vivi en iu loko, kie neniaj bruoj aŭ malordoj ekzistas. Ne... La paco volas diri esti meze de ĉia ajn maltrankvileco, kaj ankaŭ esti daŭre en stato de sereneco en sia koro. »

 

Tradukis Katrino, 2016




EnregistrerEnregistrerEnregistrer
Kunhavigi:

Arkivoj