eo

Uzantaj blogoj

Katrino

 

                                                                                Dromadaire (8)  

 

Estis iam maljunulo sidanta ĉe la enirejo de Azia urbo. Iu junulo alproksimiĝis al li, kaj diris :

« Mi neniam venis ĉi tien. Kiaj estas ĉi-tieaj homoj?

Per demando la maljunulo respondis :

- Kiaj estis homoj en la urbo, de kie vi venis?

- Egoistaj kaj malbonaj. Cetere estas la kialo, pro kio mi estis tre ĝoja foriri de tiu urbo, diris la junulo.

La maljunulo tiam respondis :

- Ĉi tie samajn homojn vi trovos. »

 

Iomete poste, alia junulo alproksimiĝis al la maljunulo, kaj tute same kiel la unua junulo demandis :

« Mi ĵus alvenis en la regionon. Kiaj estas homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu urbo?

La maljunulo denove per demando respondis :

- Diru, junulo, kiaj estis homoj en la urbo, el kiu vi foriris?

- Tie ili estis afablaj, bonkoraj kaj honestaj, el ili mi havis bonajn amikojn. Forlasi la urbon estis por mi tre malfacile.

- Ĉi tie samajn homojn vi renkontos. », respondis la maljunulo. 

 

Komercisto, kiu trinkigis siajn kamelojn ne for, tute aŭdis la du interparolojn. Kaj tuj post la foriro de la dua junulo, al la maljunulo li riproĉe diris :

« Kial vi respondis tute same al la du demandoj de tiuj ambaŭ junuloj ?

- En la koro, ĉiu portas sian mondon. Kaj kiu malfermas sian koron, ŝanĝas ankaŭ sian rigardon sur aliuloj. », respondis la maljunulo.


 

Tradukis Katrino




EnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrer
Katrino




Estis iam reĝo deziranta doni premion al artisto, kiu faros la plej belan pentraĵon pri la paco.


Tion provis pluraj artistoj.


Ĉiuj pentraĵoj estis ekzamenataj de la reĝo, sed el ili nur du li amis, kaj inter tiuj du, li devis ankoraŭ elekti unu.

La unua bildo prezentis kvietan lagon. La lago estis perfekta spegulo de grandiozaj ĉirkaŭaj montoj. Super la montoj estis blua ĉielo kun kelkaj blankaj nuboj. Ĉiuj, kiuj vidis tiun pentraĵon, pensis, ke pacon la bildo perfekte esprimis.

Montojn ankaŭ la alia pentraĵo havis. Sed tiuj estis krutaj, rokaj, kaj la supro senarba. Super la montoj estis ŝtorma ĉielo kun pluvo kaj fulmoj, kaj apud staris ega akvofalo. Ĉio ĉi tute ne similis al la paco.

Sed, post atenta rigardo,  la reĝo ekrimarkis malantaŭ la faloakvo arbeton kreskantan sur roko. En la arbeto, birdoj sukcesis konstrui sian neston. Kaj ĉi tie, meze de la tumulta akvokirlo estis sidanta birda panjo sur sia nesto... en plena  kvieteco.

La reĝo elektis la duan pentraĵon, kaj klarigis : « La paco ne volas diri vivi en iu loko, kie neniaj bruoj aŭ malordoj ekzistas. Ne... La paco volas diri esti meze de ĉia ajn maltrankvileco, kaj ankaŭ esti daŭre en stato de sereneco en sia koro. »

 

Tradukis Katrino





EnregistrerEnregistrerEnregistrerEnregistrer
Katrino Mar 31 · Taksi: 5 · Etikedoj: fabelo, la senco de la paco, paco
Raffaele Del Re
Mi kopias ĉi sube, kun etaj korektoj, la artikolon kiun mi skribis en Ipernity en 2014.
La titolo estis: PRI HAJKOJ - NOVA EKKONO (tiam)

Dum la monato de julio [2014], en SES-Nitra, mi malkovris hajkojn.


... Ho, jes! Mi ne konis tiun poemtipon, kiu, ŝajne, estas aparte amata de multaj esperantistoj.


Kaj vi? Ĉu vi konas ĝin? Se hazarde vi ne konas, mi diros nur ke hajkoj estas japanstilaj poemetoj, enhavantaj nur 3 versojn, de 5, 7 kaj 5 silaboj. Rimoj ne estas devigaj, devigas tamen ia aludo al unu el la 4 sezonoj. Bona hajko devus ankaŭ enhavi neatenditan aŭ subitan ŝanĝon en la vidpunkto.


Mi ŝatas verki, sed mi ne verkas kutime poeziaĵojn. Tamen la novaĵo naskis en mi emon provi. Kial ne? Bedaŭrinde mi malkomprenis la eksplikojn, kaj mia provo kreis "malhajkon" aŭ "pseŭdo-hajkon" anstataŭ vera hajko: 7, 5, 7 silaboj (aŭ 8, 5, 9) anstataŭ 5, 7, 5. Jen la rezulto de mia klopodo:

__ Tendumi ĉe l' ombra arbo

__ tra l' aer' pura

__ kaj poste reiri ien.

(Nitra, 13.07.2014)


Mi lernis ke, malsame al kelkaj naturaj lingvoj, "ombra arbo" eĉ en poemoj ne estas normale legata (ne estas: "ombrārboj" kun longa "a"), kvankam, se mi bone komprenis, tiu lego estas permesata en maloftaj okazoj. Simile, "re-i-ri-i-en" enhavas 5 silabojn, kvankam en multaj lingvoj "ei" estas nur 1 silabo kaj iri_ien estas legata ("rei-ri_i-en" valorus 3 silabojn).


Ĉi sube mia klopodo rekonduki la antaŭan "pseŭdo-hajkon" al 7-5-7:

__ Tendoj ĉe l' ombra arbo

__ tra l' aer' pura

__ poste reiros ien.

(Albano, 07.08.2014)


Kompreneble, en ege mallonga poemo, ĉiu vorto gravegas. Oni demandis min pri la vorto "tra". Mi taksas ĝin poezia, ĉar ĝi sufloras imagon ne tute realan, sed realan parte. La tendoj estas reale "en" la aero pura kaj ne lokŝanĝas tra la aero; sed la sento de la poemo estas pri la movo: la tendoj, alvenintaj de ien, reiros en la saman, nekonatan lokon. Do la vorto "tra" rompas la ŝajnan senmovon de la tendoj "ce l'ombra arbo" kaj elvokas la vojaĝon de la tendoj ne strate sed spirite.


La fina vorto "ien" aldonas la malcerton de la spektanto. Ni (la spektantoj, ne la tendoloĝantaj) scias ke la tendoj reiros, sed ne scias kien. La mistero regas por ni ĉion pri la vojaĝo, krom la nura fakto, ke la tendoj ne restos eterne, ke la vojaĝo certe okazos.


Sed hajkoj daŭre ŝajnas al mi tre mallongaj. Mankas en mia poeziaĵo la ideo ke la tendoj estas kiel la homoj mem, kaj ilia vojaĝo kiel la vivo mem. Foje ni restas mallonge, kaj poste denove marŝas laŭ la misteraj vojoj de nia vivo.

Sed mi ne sukcesis enhavigi ankaŭ tion en tiom malmultaj silaboj.


Raffaele Del Re, 7-8-aŭg-2014 (etaj korektoj: 15-mar-2017)

Raffaele Del Re Mar 15 · Komentoj: 1 · Etikedoj: hajkoj
Raffaele Del Re
Estas pluraj sociaj retoj... ne, ne pluraj, multegaj!
Kelkaj estas tre famaj: Fejsbuko, Tvitero... Aliaj estas malpli famaj.
Mi estas en Fejsbuko sed mi ne ŝatas ĝin; mi estas en Ipernity, kiun mi ŝatis, sed nun Ipernity trairas malklaran tempon; mi provis eĉ Vk (Vkontakte) kaj pluajn... kaj mi serĉas pli taŭgan lokon. Ĉu kunligo estos tia?

Kion mi serĉas en socia reto? Sendube la ŝancon renkonti aliajn esperantistojn. Ankaŭ la eblon paroli pri interesaj temoj. Ankaŭ lokon kie interŝanĝi verketojn, kie sciigi aŭ ekscii eventojn, kie interparoli esperante. Kaj mi ankaŭ alte taksas mian liberon kaj miajn rajtojn (mi volonte uzas licensojn kiel Creative Commons, sed mi ŝatas, kiam eblas, klare scii).

Aliaj homoj ŝatas sciigi al ĉiuj sian ĉiutagan vivon aŭ gardi siajn fotojn aŭ paroli pri politiko aŭ sano aŭ religio aŭ montri siajn vojaĝojn ktp. Ĉiu homo estas malsama.

Kaj vi? Kion vi serĉas en socia reto? Aŭ kion vi emas serĉi en tiu momento de via vivo?
Amike


Raffaele Del Re Mar 6 · Taksi: 5 · Etikedoj: socia reto
MIKELO Michel Dereyger


(La Norda Maro, la strando el fajna sablo kaj la haveno de Dunkirko kun ĝia lumturmo / Mi fotis en Marto 2013)



En Novembro 2008, mi provis traduki la famkonatan kanzonon de Jacques Brel "Le Plat Pays"...

Malfacila laboro... eĉ pretendema por komencinto kiel mi... Bonvolu pardoni miajn erarojn kaj mallertaĵojn...


Ĉar mi ne estas naturdotita poeto (nek sperta esperantisto), mi tradukis preskaŭ laŭvorte sen rimoj aŭ versfaradaj reguloj;  mi tamen provis respekti la ritmon de tiu admirinda kanto...


Originala franca teksto :

Avec la mer du Nord pour dernier terrain vague

Et des vagues de dunes pour arrêter les vagues

Et de vagues rochers que les marées dépassent

Et qui ont à jamais le coeur à marée basse

Avec infiniment de brumes à venir

Avec le vent de l'est écoutez-le tenir

Le plat pays qui est le mien.



Avec des cathédrales pour uniques montagnes

Et de noirs clochers comme mâts de cocagne

Où des diables en pierre décrochent les nuages

Avec le fil des jours pour unique voyage

Et des chemins de pluie pour unique bonsoir

Avec le vent d'ouest écoutez-le vouloir

Le plat pays qui est le mien.



Avec un ciel si bas qu'un canal s'est perdu

Avec un ciel si bas qu'il fait l'humilité

Avec un ciel si gris qu'un canal s'est pendu

Avec un ciel si gris qu'il faut lui pardonner

Avec le vent du nord qui vient s'écarteler

Avec le vent du nord écoutez-le craquer

Le plat pays qui est le mien.



Avec de l'Italie qui descendrait l'Escaut

Avec Frida la Blonde quand elle devient Margot

Quand les fils de novembre nous reviennent en mai

Quand la plaine est fumante et tremble sous juillet

Quand le vent est au rire, quand le vent est au blé

Quand le vent est au sud écoutez-le chanter

Le plat pays qui est le mien...

---------------------

Mia traduko :


Kun la Norda Maro kiel lasta vakejo

Kaj ondoj de dunoj por haltigi la ondojn

Svagaj rokoj kiujn la tajdoj transpasas

Kiuj por ĉiam havas la koron je refluo

Kaj kun senfine venontaj brumoj

Kun la eosta vento aŭskultu ĝin elteni

La plata land', jen mia land'.



Kun katedraloj kiel solsolaj montoj

Nigraj sonorilturoj kiel siaj kukmastoj

Kie ŝtonaj diabloj dekroŝas la nubojn

Kun la tagfadeno kiel solsola vojaĝo

Kaj pluvaj vojoj kiel solsola "Bonan nokton!"

Kun la uesta vento aŭskultu ĝin volonti

La plata land', jen mia land'.



Kun tiom malalta ĉielo ke perdiĝis kanalo

Kun tiom malalta ĉielo ke ĝi faras humilecon

Kun tiom griza ĉielo ke pendiĝis kanalo

Kun tiom griza ĉielo ke necesas pardonon

Kun la norda vento kiu venas sin kvaronigi

Kun la norda vento aŭskultu ĝin kraki

La plata land', jen mia land'.



Kun iom da Italio kiu sobirus la Skeldon

Kun Blondinul' Frida kiam ŝi iĝas Margot

Kiam la novembraj filoj al ni revenas en majo

Kiam la ebenaĵo vaporas kaj tremblas sub julio

Kiam la vento estas je rido kiam la vento estas je trikito

Kiam la vento estas je sudo aŭskultu ĝin kanti

La plata land', jen mia land' ...



NB: Dankon al Paŭl Peeraerts, kiu tre amike helpis min "iom poluri" la famkonatan lastan verson de ĉiuj strofoj.

MIKELO Michel Dereyger Mar 5 · Taksi: 5 · Komentoj: 3 · Etikedoj: traduko, kanto, el la franca, malnova
La Maljuna Viro
Hodiaŭ estas Cindra Merkredo, la unua tago de Karesmo, kiu memorigas homojn ke ni estas mortema: "vi estas polvo kaj refariĝos polvo" diras La Eternulo al Adamo en la Geneza mito.

Ni memoras ke homaro apartenas al la tero. Homa vivo ne disiĝas de la vivo de la tero. Plue, laŭ la mito, la Eternulo kreis tutaĵojn per sia Vorto. Sed li kreis homon per siaj manoj el polvo de la tero laŭ sia bildo. Homaro ne aperis el nenio, sed estas zorgeme farita de la substanco de la universo. Haleluja! Amen!
La Maljuna Viro

Hodiaŭ, mi vizitis parton de la Muro de Hadriano, tre bela loko nomita Steel Rigg. La Romia Imperio konstruis la muron por defendi la imperio kontraŭ la Piktaj Triboj kiuj loĝis en la nuna Skotlando. Kompreneble, la loko estas nun kaj bela kaj interesa sed mi pensas ke en la antikvaj tempoj la vivo estis brutala kaj malagrabla. Ordinaraj popoloj ne profitis per la muro, sed la imperio, la estroj. En modernaj tempoj oni ofte vidas similajn aferojn: regantoj dividas popolojn por pli bone reĝi ilin. Nia mondo bezonas malpli da muroj kaj pli da pontoj.
La Maljuna Viro Feb 21 · Taksi: 5 · Komentoj: 5
La Maljuna Viro
Petro eniras hotelo. Tie, apud la akceptejo, li vidas dormanta hundo. "Ĉu via hundo mordas?" li demandas al la akceptisto. "Tute ne" estas la respondo. Do, Petro iras al la akceptejo por rezervi ĉambron. Dume, la hundo vekiĝas kaj tuj mordas Petron en la kruro. "Diable!" li krias. "Vi diris ke via hundo ne mordas!"

"Tiu estas ne mia hundo," diras la akceptisto.
La Maljuna Viro May 11 '16 · Komentoj: 1 · Etikedoj: humuro, ŝerco
La Maljuna Viro


John Dumas blogas (angle) pri ligilo inter Teozofio kaj Esperanto.

"There was an odd overlap of the Esperanto movement and the theosophy movement, and so many early twentieth-century Esperantists were also Theosophists. The Theosophist advertised from time to time in Esperanto journals, and the Esperantists advertised from time to time in theosophy journals. Various Theosophic works were published in Esperanto, and Theosophic groups would have lectures on Esperanto."

Mi ne estas Teozofisto, kompreneble. Mi estas Metodista pastoro! Do, mi miris: ĉu povus esti ligilo inter la internacia lingvo kaj mia eklezio?

Mi scias pri sole unu eta ero da indikaĵo. En la unua eldono de "The Esperantist" (Novembro 1903) W.T. Stead skribis
"Esperantistoj ne utiligas maloptimistojn. Al "Giganto Malespero" Esperanto estas sigelata libro. Kaj Espero, kiel sia fratinvirto Fido, antaŭvidas je la estonteco, ridas je nepoveblecoj kaj diras "Ĝi devas fari." (Esperantists have no use for pessimists. To Giant Despair Esperanto is a sealed book. And Hope, like its sister grace Faith, looks to the future, laughs at impossibilities and says "It shall be done.")

Fakte, ĉi tiuj vortoj estas citaĵo el himno per Charles Wesley, kufondinto de la metodista movado. Jen:
Faith, mighty faith, the promise sees,
And looks to that alone;
Laughs at impossibilities,
And cries, “It shall be done!”

Mi demandu: ĉu iu scias, kiom da Esperantistoj dum la unuaj tagoj de la lingvo estis ankaŭ Metodistoj?
La Maljuna Viro May 3 '16 · Etikedoj: movado, metodismo
Pages: « 1 2 3 4 »