eo

"Kia lingvo stranga estas l'angla" Diru al mi la plej malsenchavantajn aferojn pri la angla lingvo | Forumo

Temo-loko: Forumo » Ĝenerala » Ĝenerala Babilo
Daniel Halls
Daniel Halls Feb 19 '16
Saluton Kunligo,


Mi hodiaŭ sinkaŭze deziras scii kiuj partoj de la angla estas al aliaj homoj la plej strangaj. Mi estas denaskulo de la angla do ne estas tiel stranga al mi sed vi scias ke la angla ne normalas :Þ do bonvole diru al mi viajn respondojn!

Kunhavigi:
David King
David King Feb 24 '16

Mi instruas la anglan al parolantoj de aliaj lingvoj do, kvankam mi ankaŭ estas denaska parolanto mi havas iun ideon de la problemoj de la lingvo. Ankaŭ mi havas gefilojn lernante la anglan lerneje, kiuj preskaŭ ĉiutage alportas al mi anglajn problemojn! Laŭ mi, la gramatiko de la angla ne tiom ĝenas al la lernantoj, sed pli malfacila estas la maniero prononci la vortojn, kiuj ofte ne rilatas al la ortografio! Ekzemple, la literoj 'ough' estas foje prononcata iel 'oŭ', foje kiel 'aŭ' kaj foje kiel 'af' sen ebleco antaŭdiri la ĝusta prononcon (por la anglo-parolantoj, pensu je la vortoj dough, bough kaj rough). Mi ĉiam memorigas al la angla-lernantoj, ke ĉi tiuj problemoj ekzistas nur en la etnaj lingvoj, kaj ne en la nia!

Roman Mutin
Roman Mutin Apr 5 '16
La angla linvo estas mia ĉeffako universitate k jes, mi konsentas, ke la ortografio estas tre stranga!

Mi abomenis la phonetikan kurson, ĉar mi neniam sciis, kiel la vorto devas esti legata.

La Maljuna Viro
La Maljuna Viro Apr 5 '16
Kompreneble, la angla lingvo estas tre fonetike diversa. Kiel oni diras multajn literojn, diftongojn ktp estas konsekvenco de onia regiono.