eo

Sorina el nuboj | Forumo

Temo-loko: Forumo » Ĝenerala » Ĝenerala Babilo
Vidamuzo
Vidamuzo Sep 19 '16



Foje, knabino ankoraŭ nenaskita promenis en la ĉielo, por esplori la mondon de sia onta vivo. Neniu homo sur la tero kapablis vidi la ontan knabinon, kiun akompanis malgranda blanka nubo. La kunvojaĝanta duopo estis soranta tage kaj nokte super montoj, maroj, lagoj, riveroj, arbaroj, dezertoj, urboj, vilaĝoj… Dume, la nubo flustradis ĉe la oreloj de la onta knabino ĉiujn aferojn, kiujn tiu bezonis koni, por ke ŝi povu orientiĝi en sia onta vivo. La nubo havis mildan mallaŭtan voĉon kaj serenajn bluajn okulojn. La onta knabino rigardis scivole la pejzaĝojn, aŭskultis la vortojn de la nubo kaj tuj komprenis ĉion tutece, ĉar ontaj infanoj kapablas pensi multe pli rapide kaj profunde ol la plej saĝaj el la vivantaj homoj.


Fonto: Sorina el nuboj (unua parto el 2) 

Ĉi tiu Forumo-afiŝo redaktiĝis per Vidamuzo Sep 19 '16
Kunhavigi: