eo

Du rapidaj demandoj | Forumo

Temo-loko: Forumo » Ĝenerala » Ĝenerala Babilo
La Maljuna Viro
La Maljuna Viro Jan 22 '16
1. De kie vi aŭdis pri Kunligo?


2. Kiel estas viaj unuaj reakcioj?

Kunhavigi:
Kat
Kat Jan 22 '16
1. Facebook afiŝo en la Esperanto grupo

2. Mi ŝatis ĝin, mi sentis scivolema kial iom da la agordoj estas en la angla, kaj mi iomete ne ŝatas la flav-verdan koloron de la titolo sed ĝi pli bonas ol la kutima malhelverda koloro ofte uzata por esperantaj aferoj.

La Maljuna Viro
La Maljuna Viro Jan 23 '16
Dankon Kat. Mi ne sciis pri la Facebook-ligilo. (Mi malofte vizitas Facebook)

Mia traduko de la interfaco ankoraŭ estas nekompleta, do anglaj vortoj postrestas.

Ege Madra
Ege Madra Jan 23 '16
1) Mi ankaŭ trovis ĝin pere de Fejsbuka afiŝo.

2) Ĝi estas bona, sed ĝi bezonas plian membrojn kaj aktivaĵojn (kiel ĉiu nova retejo).

Ĉi tiu Forumo-afiŝo redaktiĝis per Ege Madra Jan 23 '16
La Maljuna Viro
La Maljuna Viro Jan 23 '16
Kompreneble, mi konsentas. 
Ege Madra
Ege Madra Jan 23 '16
Aktuale, mi povas mencii 2 aferojn:


1) Mi registriĝis per mia fejsbuka konto. Kiam ajn mi vizitas la retejon, mi devas reensaluti ĝin. Ĉu ne estas aŭtomata ensaluto?


2) La verda parto supre de ĉiu paĝo kun la teksto "kunlingo.com La socia retejo" estas tre alta kaj okupas tro da spaco. Oni ĉiam, kaj en ĉiu paĝo, devas movi (rulumi) la paĝon suben por atingi la enhavon. Mi opinias ke vi malaltigu ĝin por pliboniĝi spertojn de uzantoj.

La Maljuna Viro
La Maljuna Viro Jan 23 '16
1. Kiam oni membriĝis per Facebook, tiam oni povas ensaluti per Facebook. Sed, jes, oni devas re-ensalutas (Mi kredas: mi ankaŭ lernas pri la sistemo)

2. Mi tute konsentas. Nune, ni uzas la defaŭltan etoson. Mi devas redakti ĉi tiun...

Morgan Facchin
Morgan Facchin Jan 25 '16
Facebook ankaŭ (en stauso ne tre amika pri ĝi parenteze). Eble vi povus fari "ofician" reklamon ? (se vi jam faris tion pardonu mi ne vidis ĝin).
La Maljuna Viro
La Maljuna Viro Jan 25 '16
Mi vidis la statuson. Fakte, mia celo estis plene testi ĉi tiun sistemon antaŭ ia reklamo, Tamen, iu skribis pri ĝi ĉe Facebook, kaj subite multaj uzantoj aperis! Mi ne plendas, sed mi iomete malĝojas ke la interfaco restas ne plene tradukita. Mi bezonas tempon...
Bruno Lefèvre
Bruno Lefèvre Jan 26 '16
Mi legis pri ĉi-tion retejon ĉe Verduloj. Mi serĉis kaj trovis Kunligon.

Mia unua reakcio estis "Hmmm, interesa".

Vidamuzo
Vidamuzo Jan 27 '16

Mi redaktis mian respondon ĉar mi nur respondis al la unua demando. Jen mia kompleta respondo:


1- Ankaŭ mi legis pri Kunligo.com ĉe Verduloj.com, sed mi tie ne trovis ligilon. Mi estis scivolema kaj serĉis interrete. Unue mi trovis la novan retejon Evildea.tv, kaj kiam mi aniĝis tie mi vidis afiŝon pri Maklerejo.de, kaj tie mi trovis ĉi tiun retejon.


2- Mia unua reago al Kunligo.com estis: Ŭaŭ! Kiom multe da aferoj! Mi esti(a)s impresita pro tio ke estas multaj elekteblecoj.

Ĉi tiu Forumo-afiŝo redaktiĝis per Vidamuzo Jan 28 '16
Andrés Felipe Rincón
1. Mi trovis ĝin per Esperanta grupo en Fejsbuko.
2. Mi ŝatas ĉi tiun retejon ĉar mi povas legi kaj babili en Esperanto. Ĝi bezonas plian uzantojn.
Morgan Facchin
Morgan Facchin Feb 3 '16
Mi ankaŭ kompletas mian respondon : mi ekpensis, ke finfine estis kreita bel-aspekta kaj moderna retejo ! Mi pensas, ke ĝi gravas konstrui bonan bildon de esperanto tra detaloj kiel la aspekto aŭ moderneco de retejoj, ĉar plejparte la esperantaj retejoj aspektas eksmodega ! Ĉu ne ? Gravas krei modernan bildon de esperanto.
Pedro Henrique Branco

1- Mi eksciis pri Kunligo per forumo de "Lernu!".

2- Mi komprenas, ke tiu retejo ankoraux estas komence, do mi ne povas postuli multe pro kelkaj aferoj, kiuj mankas cxi tie - krom pli membroj, Kunligo necesas plibonigxi la interfacon, tradukon, ktp.

Raúl J. García
Raúl J. García Feb 13 '16
1. Mi aŭdis pri kunligo per Tvitero.


2. Estas tro da blanka spaco en ĉiu paĝo. Ankaŭ, mi ne certas kial la ligiloj por la paĝo por videoj kaj fotoj ne nomiĝas plurale.

La Maljuna Viro
La Maljuna Viro Feb 16 '16
Fakte, mi konsentas pri la blanka spaco. Kompreneble, la retejo bezonas novan ŝablonon.
David King
David King Feb 16 '16
1. Mi legis pri ĝi dum mi sekvis serion de ligoj pri esperanto. Mi ne memoras ekzakte kie.

2. Mi ŝatas ke ĝi estas nova retejo, kaj ĝi aspektas pli gaja ol aliaj.
Daniel Halls
Daniel Halls Feb 17 '16
1. Mi nur serĉis "Esperanto social network" en Guglon kaj trovis Kunligo.

2. "Tre mojosa, finfine mi trovis Esperantistejon! Sed, ĉu ĝi havas telefonaplikon?" :Þ
Vidamuzo
Vidamuzo Sep 20 '16
+1
Christa Hansberry
Christa Hansberry Sep 20 '16
1. Richard Hall diris al mi pri gxi!


2. Fakte, mi ne tre bone memoras... :-/

Pages: 1 2 »