eo

filmoj, muzikoj kaj tiel plu | Forumo

Temo-loko: Forumo » Ĝenerala » Ĝenerala Babilo
nrbi sz
nrbi sz Jan 22 '16
Cxu vi gxuis la novan 'stela milito 'filmon? Aux cxu vi pensas gxi nur estis nova espero '16?
Kunhavigi:
Kat
Kat Jan 23 '16
Mi ankoraux ne vidis gxin... 
Morgan Facchin
Morgan Facchin Jan 26 '16
Jes mi vidis ĝin ! Mi havas miksitajn sentojn pri ĝi... Ĝi fake tre similas al la malnovaj, mi pensas ke la sekvado eble malsimiliĝos, kion vi pensas ? Sed entute mi ne malŝatis ĝin :) 
Bruno Lefèvre
Bruno Lefèvre Jan 26 '16
Mi ja vidis ĝin kaj mi ŝatis rigardi ĝin. Sed pli mi pensas pri ĝin, pli mi malŝatas ĝian rakonton.
nrbi sz
nrbi sz Jan 27 '16
Mi ne tro sxatas la direktoron. Li estis la producero de la televidila serio lost kaj gxi estis malbone, laux mi. Ili ne sciis , kiel konpleti gxin. Sed sw7 ne estis malbona, mi tre gxuiis la karakteroj sed la rankoto ne estis tro originala.
Vidamuzo
Vidamuzo Jan 31 '16
Ĝi donis al mi la saman senton kiel la fino de la epizodo 5, La Imperio Kontraŭatakas: kio nun?
Vidamuzo
Vidamuzo Jan 31 '16

Mi spektis la francan komedi-filmon "Intouchables". Mi ne parolas la francan, sed mi spektis la filmon dublita en la hispana. Mi ŝategas tiun filmon kaj ties muzikon. Ĝi estas tre amuza, humana, havas bonan rakonton, kaj la aktoroj bonegas. Krome, ĝi estas bazita sur veraj okazaĵoj. Mi donas ĝin naŭ el dek poentoj. Kion vi opinias pri ĝi?


Oficiala Antaŭfilmo - The Intouchables (angle subtitolita)



Oficiala Antaŭfilmo - Intocables (hispane dublita)

Ludovico Einaudi - Una Mattina (originala sontrako)

Ludovico Einaudi - Fly (originala sontrako)

Ĉi tiu Forumo-afiŝo redaktiĝis per Vidamuzo Jan 31 '16
Morgan Facchin
Morgan Facchin Jan 31 '16
Mi ankaŭ ŝatas ĝin, kaj efektive la muzikon bonegas :) 
Daniel Halls
Daniel Halls Feb 2 '16
Mi ŝatis la novan filmon de Star Wars, sed la rakonto samas kiel Epizodo IV, kaj mi malĝojis kiam Han mortis, li ĉiam estis unu de la plej bonaj karaktaroj :(
Bruno Lefèvre
Bruno Lefèvre Feb 5 '16
Mi vidis la filmon "Steve Jobs" de Danny Boyle. Tre interesa filmo, mi ŝatis ke ili uzis 16mm filmon por la plej malnova parto de la filmo, kaj 35mm filmo por la sekvanta parto kaj diĝita kamerao por la plej nova parto.