eo

Neebla alŝuto de video | Forumo

Temo-loko: Forumo » Pri la retejo » Cimraportoj
Katrino
Katrino Mar 17
Mi provis dufoje alŝuti Youtuban videon, sed sensukcese. Kial ?
Mi aldonas la ligilon de la koncernan videon, por se iu bonvolus alŝuti ĝin, jen :
Mi Ŝatas Vin, en Esperanto (Manu Chao - Me Gustas Tu)

Dankon
Ĉi tiu Forumo-afiŝo redaktiĝis per Katrino Mar 17
Kunhavigi:
Vidamuzo
Vidamuzo Mar 17

Se mi uzas rektan ligilon de YouTube, tio ne funkcias, sed la enmeta kodo de tiu video ja funkcias.

Resume:

"https://www.youtube.com/watch?v=J95ZxzkiJYA" NE FUNKCIAS

"<iframe width="560" height="315" src="https://www.youtube.com/embed/J95ZxzkiJYA" frameborder="0" allowfullscreen></iframe>" JES FUNKCIAS.

 

Katrino
Katrino Mar 18
Dankon, Vidamuzo, pro la alŝuto k klarigo. Tiel mi faros sekvontfoje. :-)
Katrino
Katrino Mar 18

Citi from Vidamuzo

Se mi uzas rektan ligilon de YouTube, tio ne funkcias, sed la enmeta kodo de tiu video ja funkcias.

Resume:

"https://www.youtube.com/watch?v=J95ZxzkiJYA" NE FUNKCIAS

"<iframe width="560" height="315" src="https://www.youtube.com/embed/J95ZxzkiJYA" frameborder="0" allowfullscreen></iframe>" JES FUNKCIAS.

 


Ĉi-vespere mi provis, kiel vi supren diris al mi (per la enmetita suba kodo + la titolo), sed... denove la alŝuto ne okazis. :-(  Mi ne komprenas kial.
Vidamuzo
Vidamuzo Mar 19

Oni ne povas alŝuti videojn rekte en la abonfluon de Kunligo, almenaŭ mi ne povas.

Oni devas alklaki "videon" en la menuo de Kunligo kaj poste la butonon "Aldoni novan".

Eble tio estas la kialo kial vi ne sukcesis alŝuti la videon.

Ĉi tiu Forumo-afiŝo redaktiĝis per Vidamuzo Mar 19
Katrino
Katrino Mar 20
Jes, kompreneble, tion mi jam faris, sed malgraŭ ĉio tiu servo ĉe mi ne funkcias. De tempo al tempo mi rekomencos la vide-alŝuton, ĝis la sukceso. Dankon, kara Vidmuzo, pro via helpon. Bonan semajnon al vi.
Ĉi tiu Forumo-afiŝo redaktiĝis per Katrino Mar 20
Vidamuzo
Vidamuzo Mar 21
Mi esperas ke vi finfine sukcesos solvi la problemon.
Katrino
Katrino Apr 4
Hura! La alŝulto finfine ĵus okazis (en la blogeron : La hejmo, kie mi kreskis) ! Mi sukcesis, sekvante klarigojn trovitajn en helpa retejo. :)

Vidamuzo
Vidamuzo Apr 4
Gratulon! Ho, mi estas scivolema pri tiuj klarigoj.
Katrino
Katrino Apr 5

Jen kie mi trovis la helpan jutuban videaĵon (sed en la franca) : klarigoj

Unue, alklaku "dividi"-on (sed poste ne kopiu la kodon)
Due, alklaku "enmeti"-on, kiu ektroviĝas super la du piktogramoj :Google+ kaj Blogger
Trie, ekaperas nova taŭga kodo, kopiu ĝin
Kvare, antaŭe kopii la kodon, oni povas elekti aliajn dimensiojn de la videaĵo

Ĉu sufiĉe klare ? :-)
Ĉi tiu Forumo-afiŝo redaktiĝis per Katrino Apr 5
Vidamuzo
Vidamuzo Apr 5
Dankon, Katrino. Video estas bonega rimedo por lerni, multe pli bona ol skriba klarigo. Unu bildo valoras pli ol mil vortoj sed unu video valoras pli ol mil bildoj aŭ unu miliono da vortoj. Laŭ Zamenhof: Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj. Tamen, iafoje tiu regulo havas escepton.