eo

  • La Maljuna Viro
    La Maljuna Viro kreis novan blogaĵon
    Sankta ĵaŭdo


    de Sankta Marko 14: 17-26

    Kaj kiam vesperiĝis, li venis kun la dek du. Kaj dum ili sidis kaj manĝis, Jesuo diris:Vere mi diras al vi, ke unu el...
    Apr 13
    3 0
    Vidamuzo
    Apr 15
    Mi ĉiam kredis ke tiu pentraĵo temis pri la fama Lasta Vespermanĝo, sed mi ĵus malkovris ke mi eraris. Tiu pentraĵo de la hispana Salvador Dalí estas konata sub la nomo "La Sakramento de la Lasta Vespermanĝo". Sed ĝi vere ne temas pri tiu aparta lasta manĝo kun Jesuo. La teologo Michael Anthony Novak klarigis en la jaro 2005, ke la celo de la pentristo estas memorigi al ni pri kio okazas ĉiam, kiam oni celebras ĉi tiun misteron de pano kaj vino.
    http://1.bp.blogspot.com/...Last+Supper+Dali.jpg
    Mi pensis ke la dekdu homoj estis la disĉiploj de Jesuo dum la Lasta Vespermanĝo (vidu la kompletan bildon). Sed ne. Ili kaŝas la vizaĝojn, ili estas anonimuloj, kaj krome, se oni rigardas ilin atente, oni povas rimarki ke la ses homoj en la maldekstra flanko estas respegulo el la ses homoj en la dekstra flanko. La homoj, la tablo, la pano kaj la vino troviĝas en nia fizika realo, tamen Jesuo, la granda torso super li kaj la dodekaedro troviĝas en alia realo (ili estas travideblaj). Jen artikolo en la angla kun pliaj klarigoj: http://www.americamagazine.org/...derstood-masterpiece
    Mi ĉiam kredis ke tiu pentraĵo temis pri la fama Lasta Vespermanĝo, sed mi ĵus malkovris ke mi eraris. Tiu pentraĵo de la hispana Salvador Dalí estas konata sub la nomo "La Sakramento de la Lasta...Vidi pli
    Raffaele Del Re
    Apr 16
    Tre bela pentraĵo - sed ankaŭ tre interesa kaj plena je kaŝitaj sencoj. Mi kore dankas kaj La Maljunan Viron kiu elektis ĝin kaj Vidamuzon kiu donacis al ni la ŝlosilon por kelkaj kaŝitaj signifoj. Mi aldonas pluan ligilon, la oficialan komenton en la muzeo kie ĝi videblas, http://www.nga.gov/...ject-page.46590.htmlTre bela pentraĵo - sed ankaŭ tre interesa kaj plena je kaŝitaj sencoj. Mi kore dankas kaj La Maljunan Viron kiu elektis ĝin kaj Vidamuzon kiu donacis al ni la ŝlosilon por kelkaj kaŝitaj signifoj. Mi...Vidi pli
    La Maljuna Viro
    Apr 16
    Dankon Vidamuzo kaj Raffaele
    You need to sign in to comment
Kunhavigi: