eo

  • Vidamuzo
    Meze de oktobro komenciĝis en la Universitato de Sevilo universitata kurso "Esperanto: akademia lingvo", kun agnosko de 6 kredit-poentoj, validaj por ĉiuj fakoj de la Universitato kaj kun ĉeesta daŭro de 3 horoj semajne. La aktivado daŭros ĝis meze de junio 2018 kaj la fina celo estas faciligi la atingon de la oficiala diplomo de la nivelo B1. Esperantistoj alparolas la sevilajn studantojn: Meze de oktobro komenciĝis en la Universitato de Sevilo universitata kurso "Esperanto: akademia lingvo", kun agnosko de 6 kredit-poentoj, validaj por ĉiuj fakoj de la Universitato kaj kun ĉeesta daŭro de 3 horoj semajne. La aktivado daŭros ĝis meze de junio 2018 kaj la fina celo estas faciligi la at...Vidi pli
    Vidamuzo
    Nov 29 '17
    Ne. La Raul de la video estas klonaĵo el la Raul de Kunligo. Imprese similaj, ĉu ne? :p
    Vidamuzo
    Nov 29 '17
    Ve! Kion vi faris!? ;-)

    Povra roboto! Ĝi apartenas al la serio HitchBOT de petveturantaj robotoj. Tiu estas la 2015-a modelo por la socia eksperimento en Usono. Ĝi estis frakasita de vandaloj post nur du semajnoj da petveturado tra usonaj aŭtovojoj. Li estis kapabla paroli kun la homoj kaj se necese peti al ili pri bateriŝargado per konekto al la aŭtomobila elektro-ŝargilo. Ĝi portis dezirliston pri lokoj por viziti.

    La 2014-a modelo estis multe pli sukcesa kaj travojaĝis Kanadon, Germanion kaj Nederlandon senprobleme. Ĉu la homoj timu la robotojn aŭ ĉu la robotoj timu la homojn? Eble mi skribos blogeron pri tio en mia estonta blogo.
    Ve! Kion vi faris!? ;-)

    Povra roboto! Ĝi apartenas al la serio HitchBOT de petveturantaj robotoj. Tiu estas la 2015-a modelo por la socia eksperimento en Usono. Ĝi estis frakasita de va...Vidi pli
    Vidamuzo
    Nov 30 '17
    Mi fartas pli bone nun, dankon. Mankas al mi 3 ŝraŭboj sed ŝajnas ke tio ne multe gravas ĉar mi ne rimarkas ke mi estas pli freneza nun ol mi jam estis. o_O

    Laŭ PIV petveturi signifas veturi en aŭto aŭ kamiono, kies kondukanton oni gesthaltigis sur la vojo kaj petis pri senpaga transportado. La vorto "petveturanto" aperas en Granda Vortaro hispana-esperanta kun tiu senco de petveturi. Vidu ankaŭ la jenan ligilon (atendu iomete ĝis la paĝo plenumas la serĉadon):
    http://www.tekstaro.com/?s=5a201a9ddd514

    Vian frazon, pri kiu vi hezitas, mi skribus jene:
    1) ... ili estas fabrikitaj de homoj, kiuj sin montras ne ĉiam indaj je fido.
    2) ... ili estas fabrikitaj de homoj, kiuj ne ĉiam estas indaj je fido.
    Laŭ mi ambaŭ frazoj celas la homojn, ne ilin (la robotojn)

    Mia blogo ankoraŭ ne estas preta. Mi prilaboras ĝin. La desegno estas pli-malpli preta. Per "desegno" mi celas la aspekton de la blogo. Mankas nun la enhavo, do la blogeroj aŭ artikoloj. La blogon mi publikigos kiam mi havos 7 finskribitajn blogerojn. Nun mi havas 4 pli-malpli pretajn. La blogo estas nur en Esperanto, ĉar mi ŝatas skribi en tiu lingvo kaj esperas plibonigi la lingvouzon. Mi eĉ esperas publikigi skribaĵojn de aliuloj, se ili volas. Vi estas kore bonvena skribi en ĝi se la ideo logas vin. Ne tiom gravas la longeco aŭ la temo de la skribaĵo. Ĉiu blogero havu almenaŭ unu bildon por ke ĉiu artikolo havu similan stilon. La ĉefa ideo aŭ celo de la blogo estas tre simpla: pligrandigi la ĉeeston kaj uzadon de la esperanta lingvo en la mondo pere de Interreto. La blogo estos nur unu plia esperanta blogo inter multaj aliaj jam ekzistantaj blogoj.
    Mi fartas pli bone nun, dankon. Mankas al mi 3 ŝraŭboj sed ŝajnas ke tio ne multe gravas ĉar mi ne rimarkas ke mi estas pli freneza nun ol mi jam estis. o_O

    Laŭ PIV petveturi signifas v...Vidi pli
    You need to sign in to comment
Kunhavigi: